quinta-feira, 22 de julho de 2010

HISTORIO DE NIA GRUPO


La historio de nia grupo estas mallonga, intensa kaj interesa. Tial mi kredas, ke ĝi estas rakontinda.

Mi envolviĝis kun E-o je 2003, kiam mi ankoraŭ loĝis en San Paŭlo urbo. Tie mi ekpartoprenis sesmonatan senpagan kurson, kiu estis ofertita de EASP (Esperanto-Asocio de San Paŭlo) en lernoĉambro disponigita de FEESP (Spiritisma Federacio de San Paŭlo).


La instruistinoj Margarida (Lekanto) kaj Elza Fernandes Pereira instruis min pri la idealo de Zamenhof kaj lia majstroverko de neretuŝebla beleco kaj funkcieco: la Internacia Lingvo. Tamen, mia e-lernado ne daŭris krom tiu kurso kaj la tempo dum kiu mi sindediĉis al legado de “Esperanto Modelo” (lernoverko de Zamenhof) kaj “Esperanto sem Mestre”, verko por memlernado, de Francisco Valdomiro Lorenz, eminenta esperantisto.

Konsiderante, ke mi sufiĉe regis la bazajn regulojn de E-o, instruistino Elza invitis min por instrui komecantojn. Entuziasmita kaj nepensante, ke tio signifis, ke mi ne plu povus daŭrigi aliajn kursojn de EASP, akceptis la oferon kaj instruadis la bazan dum du sesmonatoj (tuta 2004). Dume, mi ankaŭ korespondadis esperante kun alilandanoj de Hungario, Pollando kaj Rusio.

Pro tio, al mi mankis la oportuneco por bone disvolvigi mian e-parol-kapablon kaj enprofundiĝi la bonan komprenon de tiu idiomo.

Aliflanke, mi scias, ke la tempo uzita por tiu lernado estas pli mallonga ol tiu, kiu estas postulata de iu ajn nacia lingvo. Tial, sesmonata lernado de E-o plimulte profitis se oni konsideri tion, kion alia idiomo permesus al mi dum samperiodo.


Je 2005 kaj post, mi bezonis apartiĝi la e-movadon pro personaj kialoj, kredante, ke iel mi ne plu sindediĉus al ĝi estonte, ĉar mia vivo ŝajnis montri al mi vojon pli diversa...

Malgraŭe, januare de 2010, unu-jara-translokiĝinto al Londrino (Paranao ŝtato), mi denove korinklinis al verdan movadon, dezirante eltrovi e-asocion aŭ grupon pere de kiu mi povus trovi pli spertajn esperantistojn por gvidi mian lernadon.

Kia surprizo kiam mi eksciis, ke e-movado iam estis ĉi tie, sed iel ĝi malfortiĝadis. Mi eĉ trovis homojn, kiuj jam lernis kaj praktikis E-on, sed hodiaŭe ne plu tion faras.


Dume, aperis oportuneco por komenci lernejan gimnazian projekton en Lernejo Pontual, en Londrino. Per ĝi, mi proponis fari serĉadon (ne lernadon) pri Zamenhof-a idiomo. Fakte, je la unua sesmonato, ĝi efektiviĝis kaj, dank’al tio, la partoprenantoj faris artan prezenton kaj estis ekzamenitaj pere de Lerneja Ekzamena komitato.

Tiam, mi decidis provi krei ian grupon por lerni E-on, kvankam tiel mi mem fariĝus lernanto gvidante alilernantojn. Post tio, mi eltrovis homojn, kiuj bone akceptis la esperanto-partion tiel, kiel Marinei Ferreira Rezende kaj Astolfo Olegário de Oliveira Filho, kiuj streĉis siajn energiojn por trovi lokon, kiu disponigus lernoĉambron por la kurso.

Tamen, ĝustatempe, parolante kun du gespiritistoj, Eliana Ap. G. M. Fantinati kaj Sinjoro Bráz Peres Garcia, la nova grupo estis kore akceptita de Spiritisma Hejmo Anita Borella de Oliveira. Je la 19a de junio, 2010, naskiĝis nia grupo per la unua prelego pri Zamenhof kaj E-o. Pro tio ni multege ĝojiĝas!

En nia unua kunveno, kiu estis registrita de interreta ĵurnalo O Consolador (La Konsolanto), ni plezure kalkulis ĉirkaŭ 25 homojn, kiuj interesiĝis pri la vivo de la E-o-kreinto; el ili, inkluzive, la poeto kaj ankaŭ esperantisto Sergio Sersank Kojn kaj lia filo Leon Cavalin Cunha. La esperantisto Wilson Marconi ankaŭ estis tie. Tia apogo multe valoras por ke ni progresu nian simplan celon de disvastigi E-on, fakte tiel simpla kiel E-o, kiam ĝi aperis en Bjalistoko, naskurbo de Zamenhof.

Hodiaŭ ni estas frata grupo kies celo restas sur la lernado de Neŭtrala Internacia Lingvo.

Ni verdeziras (vere deziras kaj verde deziras) ke nia grupo plifortiĝu kaj progresu ĉiam!!!
Sincere, Leonardo

Nenhum comentário:

Postar um comentário