terça-feira, 13 de julho de 2010

E-o kaj Religio / E-o e Religião

Em Português!
Esperanto estas konata kiel neŭtrala idiomo kreita por internacia uzado. Post ĝia apero, la 19-an jarcento-fino (1887), multnombro da novaj esperantistoj eksindediĉis al disvastigado de siaj politikaj ideoj, religioj kaj aliaj temoj, kiuj plaĉis al ili. Idealisma lingvo estas bonega ilo por dissemi idealismajn pensojn!

Tamen, la nuraj ideoj, kiuj fakte estas parto de Esperanto, temas pri la Frateco, la Paca Kulturo kaj la Respekto je la lingva plureco inter homoj.

Malgraŭ tio, kelkaj homoj, laŭ siaj vidpunktoj, elektis la Internacian Lingvon kiel taŭga ilo por unuiĝi kaj konfratiĝi kun alilandaj samideanoj, krom ankaŭ fari konitajn siajn pensi kaj kredi manierojn al alilanduloj. Fakte, la Frateco kaj la Paco estas bazŝtonoj de multaj religioj kaj filozofioj.

Pro tio, nuntempe oni trovas Anarkistojn, Komunistojn, Islamanojn, Katolikojn, Spiritistojn, Budhistojn, Judojn, Hindojn, Bahaistojn (ktp.) uzante kaj disvastigante Esperanton kaj iliajn doktrinojn per tiu kaj aliaj lingvoj.

Do, oni ne devas konfuzi Esperanton je religio aŭ filozofia sistemo, sed kompreni, ke esperantistoj de malsamaj kredoj, kulturoj kaj vivmanieroj multe valoras al E-o; unue, ĉar ili estas fratoj laŭ leĝo de frateco; due, ĉar ili helpas, ke Esperanto fariĝos konata, lernata kaj amata de aliaj homoj.

Hodiaŭ, ekzemple, en nia urbo, nia ĵusnaskita grupo estas akceptita karese kaj respekte ene de Spiritisma Hejmo, kiu nezorgas por ke Esperanto estos instruata nur al spiritistoj, sed al iu ajn kiu volos lerni nur la neŭtralan idiomon.

Nenhum comentário:

Postar um comentário